Oocito

Oocito (el la greka oos "ovo" kaj kutos "ĉelo") aŭ ovocito[1], estas gametocito ina aŭ ĝerma ĉelo kiu partoprenas en la reprodukto. En aliaj vortoj, estas la antaŭaĵo nematura de ovolo. La oocito estas produktata en la ovarioj de la embrio dum la gametogenezo ina.

La ĉeloj patrinaj ĝermaj produktas ĉelojn ĝermajn esencajn, kiuj diferenciĝas por formi oogoniojn. La oogonio iĝas oocito primara, dum la ovogenezo, post la komencado de la mejoza procezo kaj sia interrompado en la profazo 1a. Oocito estas ĉelo ĝerma ina, kiu estas en procezo por iĝi matura ovolo.

Oocitoj de mamulo en siaj folikloj. Oni povas observi sian eksteran aspekton (sure maldekstre kaj dekstre) kaj sian internan aspekton (sube maldekstre kaj dekstre).

Dependante de la speco unu aŭ pluraj ovoloj estas liberigitaj de la ovario dum ĉiu ovolado.

  1. Ovocito laŭ NPIV, ReVo[1] kaj vortaro.net [2].

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search